La Mirinda Sorcxisto de Oz
Book Excerpt
La Mangxtuloj kaj la Sorcxistino unue rigardis unu la alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee.
"Cxe la Oriento, ne malproksime de cxi tie," diris unu, "estas grandega dezerto, kaj neniu povus transiri gxin vivante."
"Estas same cxe la Sudo," diris alia, "cxar mi mem estis tie kaj vidis gxin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj."
"Oni diris al mi," diris la tria viro, "ke estas same cxe la Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj logxas, estas regata de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien."
"La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj cxe gxia rando estas la sama granda dezerto kiu cxirkauxas cxi tiun Landon Oz. Neeviteble, mia karulino, vi devos logxi cxe ni."
Doroteo komencis plori pro tio, cxar sxi estis solsenta int