Ifigenio en Taŭrido

Ifigenio en Taŭrido

By

0
(0 Reviews)
Ifigenio en Taŭrido by Johann Wolfgang von Goethe

Published:

1908

Downloads:

1,163

Share This

Ifigenio en Taŭrido

By

0
(0 Reviews)

Book Excerpt

en la regnon; ambaux knabojn Li kaptas kaj bucxigas; cxe festeno Regalas li la patron per viando De liaj propraj filoj. Kiam poste Tiesto, satigxinte, eksopiras Pri siaj filoj kaj demandon faras Kaj pensas jam, ke post la pord' li auxdas Iliajn pasxojn kaj ilian vocxon, Atreo kun sovagxa rido jxetas Nun antaux lin la kapojn de l' bucxitoj ... Vi, regxo, kun teruro vin deturnas! La suno ankaux tiel sin deturnis Kaj fordirektis tiam sian cxaron ... Jen la prapatroj de l' pastrino via! Kaj multon el la sorto de la viroj Kaj el iliaj agoj furiozaj Ankoraux kovras la malluma nokto, Montrante nur krepuskon tremigantan.

TOAS.

Vi ankaux ilin kovru per silento! Suficxe da teruroj! Vi nur diru, Per kia do miraklo vi elkreskis El tiu trunk' sovagxa?

IFIGENIO.

De Atreo Unua fil' Agamemnono estis: Li estas mia patro. Sed en li Mi cxiam vidis--mi kun gxojo diras-- Modelon de la plej perfekta viro. Al li kiel unuan amofrukton Min naskis Klitemnestro, kaj post mi Elektron. Kaj la regxo regis pace,

More books by Johann Wolfgang von Goethe

(view all)
Miranda Oh - Chick Lit With Spunk
FEATURED AUTHOR - Author Miranda Oh Is your typical girl: She loves the sunset, loves long walks on the beach, world travels, and When not playing the corporate part she can be found sipping wine and spending all her hard-earned money on shoes. Among her friends and family, Miranda Oh is known to be the storyteller of the group, always recapping crazy life stories and situations. Her personal experiences, emotions, and fantasies are the inspiration for most of her books, so there is a little bit of her in every… Read more