Robinsono Kruso

Robinsono Kruso

By

0
(0 Reviews)
Robinsono Kruso by Daniel Defoe

Published:

1719

Pages:

65

Downloads:

1,141

Share This

Robinsono Kruso

By

0
(0 Reviews)
Translated into Esperanto in 1908.

Book Excerpt

xon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, -- kiu sciis plej bone -- diris, "Ne vi iru! Ne vi iru!" Tial mi direktis la boaton lauxteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis laux ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.

Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutrajxo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekigxita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-cxi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi gxin, cxar ni ne kuragxis iri surteron al ili, nek ili kuragxis alproksimigxi al ni.

Fine, ili eltrovis peron sendangxeran por ni cxiuj. Alportante la nutrajxon al la marbordo, ili gxin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni gxin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonsxance, ni baldaux kaptis grandan donacon por ili; cxar du sovagxaj bestoj

More books by Daniel Defoe

(view all)