La kolonoj de la socio
Book Excerpt
SINJORINO RUMMEL (ekrigardas post la adjunkto) Mi? Tion mi vere ne memoras, sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj arangxoj en la familioj.
SINJORINO HOLT Jes, mi ecx scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn tagmangxojn semajne.
SINJORINO LYNGE Kaj ankaux venis cxi tien vojagxanta aktor-grupo lauxdire.
SINJORINO RUMMEL Jes, tio estis ja la plej malbona --!
SINJORINO HOLT (maltrankvila) Hm, hm --
SINJORINO RUMMEL Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras.
SINJORINO LYNGE Jes, tiuj homoj lauxdire faris tiom da petolajxoj. Kiel efektive statas pri tiuj historioj?
SINJORINO RUMMEL Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge.
SINJORINO HOLT Kara Dina, donu al mi tiun linajxon.
SINJORINO BERNICK (samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon.
FRAUXLINO BERNICK Mi iru kun vi, Dina.
(Dina kaj frauxlino