La Botistoj
La Botistoj
Book Excerpt
ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro gxin sciigis al mi; jes mi scias kaj akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro estas skribota.
ESKO. Cxefe estas, ke cxio okazu lauxlegxe.
ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas sube sian parafon, kiu estas atestata.
ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.
ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.
ESKO. Laux mia prudentacxo gxi estas necesa por ke estu lauxlegxe.
ZEBEDEO. Junulo, cxu vi volas disputi kun maljunaj personoj?
TOBIO. Esko.
ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la cxefa persono kaj pro tio mia nomo ne manku en la atesto.
ZEBEDEO. Certe gxi devas tie trovigxi, sed en la teksto. Sube estas nomo kaj parafo de via patro, apud gxi la nomo de atestanto kaj plej sube "Zebedeo, kantoro".
Editor's choice
(view all)Popular books in Drama, Fiction and Literature
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book