Aventuroj de Antonio
Book Excerpt
Antonio eniris. Li haltigis la unuan homon, kiun li renkontis. Li forgesis, ke li estas en fremda lando, kaj demandis ĉeĥe:
"Pardonu afable, sinjoro, ĉu vi ne scias, kie estas sinjoro Ratajsky?"
La viro neis per la kapo, komprenigante Antonion, ke li ne komprenas. Antonio komencis germane. Tiam la viro ekkomprenis.
"Ratajsky? Jes, mi scias ... hieraÅ posttagmeze li forveturis per la Åipo en Afrikon, en Tunizion."
Antonio ekpaliÄis. Ho, li eble ne komprenis! Tiuj fremdaj lingvoj!
"Mi petas?"
"Sinjoro Ratajsky forveturis hieraÅ posttagmeze per la Åipo en Afrikon, en Tunizion!" la respondo estis klara kaj komprenebla, sed jam iomete malpacienca.
"Tio ne estas ebla..." nur kiel por si diris Antonio.
Tiam la viro forturniÄis kaj rapidis al sia laboro, lasinte Antonion al liaj malgajaj meditoj.
La sciigo konsternis lin. Li jam preska&A