Vivo de Zamenhof
Book Excerpt
Grandigxis la infanaro kaj estis nesuficxa la salajro. La hejmo devis malfermigxi al dek kvin gxis dudek pensionanoj. Ecx tio ne tro helpis. Baldaux vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribajxoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li cxiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante rugxan krajonon en la mano, tralegadis jxurnalon post jxurnalo. Tian plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli tauxgis laux lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.
Per cxiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri