La Falo de Usxero-Domo
Book Excerpt
Cxiam mi retenos memorajxon pri la multaj solenaj horoj kiujn mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Usxero-Domo. Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza karaktero de la studoj aux la okupadoj en kiuj li min aktivigis aux al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitigxema kaj ege kolerema idealismo jxetis sulfuran glaceon sur cxion. Liaj longaj improvizitaj lamentokantoj sin auxdigos cxiam en miaj oreloj. Inter aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman perversajxon kaj ampleksajxon pri la sovagxa melodio de la lasta valso de Fon-Vebero. El la pentrajxoj pri kiuj meditadis lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tusxon post tusxo, en svagecon pri kiu mi tremegis des pli entuziasme, cxar mi tremegis sen konscii la kialon;--el la pentraj