Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Tradukita deWILLIAM MORRISON, F. B. E. A.kajWILLIAM W. MANN
Book Excerpt
estas farita, antauxe rifuzis doni ecx la plej malgrandan helpon pri gxia farado; gxi kondicxis ne nur ke, en okazo de la morto de Henry Jekyll M.D., D.C.L., LL.D., F.R.S., k.t.p. lia tuta havo transpasu en la manojn de lia <<amiko kaj bonfarinto, Edward Hyde>>; sed ke, en okazo de la <<malapero aux neklarigita forestado de Doktoro Jekyll dum kiu ajn periodo pli ol tri monatoj>>, la dirita Edward Hyde anstatauxu la diritan Doktoron Jekyll sen plua prokrasto kaj estu libera je cxia sxargxo aux devo, krom la alpago de kelkaj malgrandaj sumoj al la anoj de la doktora domo. De longe cxi tiu dokumento estis la cxefa abomenajxo de la legxisto. GXi lin ofendis, ne nur kiel legxiston, por kiu la fantazieco estis nemodesta, sed ankaux kiel amanton de la prudentaj kaj ordinaraj flankoj de la vivo. Kaj gxis tiam, estis lia nescio pri S-ro Hyde, kio sxveligis lian indignon; nun, per subita okazintajxo, estis lia scio. Suficxe malbone jam, ke la nomo estis nur nomo, pri kiu li ne povas ion pluan s
Editor's choice
(view all)Popular books in Horror, Fiction and Literature, Science Fiction
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book